Historio de Sinzi Syûmei-kai (Shinji Shumei-kai, 神慈秀明会)
1. Organizaĵo kaj aktiveco
kyousoden02.jpg
SINZI SYÛMEI-KAI [prononcu: ŝinĝi ŝú:mejkaj] estas religia organizaĵo kun jura personeco, kiu havas la ĉefsidejon en Sigaraki-tyô [ŝigaraki-ĉo:], prefektujo Siga-ken [ŝiga-ken], kaj filiojn kaj kunsidejojn tra la lando, Japanio, kaj en kelkaj eksterlandoj.
Sinzi Syûmei-kai estas unu el la novaj religiaj sektoj, konataj kiel aplikantoj de manstreĉado celanta personon kvazaŭ resanige. Antaŭe, ili surstrate haltigis irantojn kaj praktikis la manstreĉadon (t.n. "ZYÔREI" [ĝo:rej] = purigo de spirito) demandinte, "Permesu al mi preĝi por vi sanon kaj feliĉon". Tiamaniere ili propagandis sian religion.
Sinzi Syûmei-kai honoras la religian fondinton OKADA MOKITI [mókiĉi] (1882–1955) kaj la fondinton de la organizaĵo KOYAMA MIHOKO ( –2003). Sur la pinto de la sekto staras la prezidanto KOYAMA HIROKO, kaj la gravajn ĉefajn postenojn okupas membroj de la familio KOYAMA.
La sankta celo de Sinzi Syûmei-kai estas konstrui "Surteran Paradizon".
Ili asertas, ke la "Surtera Paradizo" estas perfekta mondo sen malsanoj, mizero kaj konfliktoj. Laŭ ili, tio, ke ili povas realigi la idealan socion, kion neniu alia religio kaj neniu lando povis, estas pruvo, ke Sinzi Syûmei-kai estas elstara religio dinstingita el aliaj religioj.
Proksime de la ĉefsidejo en Sigaraki-tyô estas MIHO-MUZEO, kiu, konstruita per grandsuma monofero (ekz. 25 miliardoj da ejoj nur por la domo) kolektita el la sektanoj, montras budhajn statuojn kaj belartaĵojn kolektitajn el la mondo.

2. Miraklo-kredo
Adeptoj de Sinzi Syûmei-kai portas ĉe la kolo pendaĵon kun paperfolio, t.n. "OHIKARI" (signife: la lumo), similan al talismano. Ili kredas, ke Ohikari transmisias al la surmetanto spiritan forton de la fondinto Okada Mokiti (ili nomas lin "Meisyu-sama" [méiŝusama]). Ili pensas, ke la manstreĉado estas farata ne de persona forto de la praktikanto, sed de la fondinto ("Meisyu-sama") estanta en la spirita mondo: lia forto nevidebla komunikiĝas tra la aero kaj atingas al Ohikari, per kiu la forto iras tra la korpo de la praktikanto, kaj de ties mano la forto radiiĝas al la celata homo.
daiya03e.jpg
Laŭ ilia aserto, tiu "mirakla forto" alportas ĉiajn profitojn: malsanulo resaniĝas: oni povas protekti sin kontraŭ akcidentoj aŭ malpligravigi la damaĝon: infano, rifuzema viziti lernejon, rekomencas viziti ĝin: administrado de kompanio fariĝas pli bonorda k.t.p.
La kredantoj asertas, ke en ilia religio okazas nombroj da mirakloj: en iuj kazoj ili ricevis de ilia dio ("Meisyu-sama") donacon de diamanto ("Diamanta Miraklo"), donacojn de malgrandaj objektoj oraj ("Ora Miraklo") en figuroj de Daikoku-sama (=dio pri financo laŭ japana folkloro) kaj testudo (gratulinda besto en japana tradicia moro) k.s.: Ili resaniĝis, kiam ili trinkis aŭ alverŝis surkorpen akvon el la lavejo en la ĉefsidejo de Sinzi Syûmei-kai ("Mirakla akvo") k.t.p.
Sinzi Syûmei-kai staras sur jena opinio: "Kiam io malbona okazas al kredanto aŭ ties familiano, tion kaŭzas nubeco de spirito", kaj al siaj kredantoj ili informas pri efikoj de Zyôrei dirante, ke por forigi la nubecon ne estas alia metodo krom Zyôrei de Sinzi Syûmei-kai, kio estas "la sola absoluta metodo forigi la nubecon de spirito", "la sola metodo postvivi la Lastan Juĝon", "La tago sen Zyôrei estas superekspreso al infero", "Zyôrei estas scienco de la 21-a jarcento".
Ili ne agnoskas la modernan medicinon. Ili havas firman kredon, "Medikamentoj estas venenoj", pro kio ili ne preferas viziti hospitalon, nek uzas medikamentojn, kiam ili malsaniĝas. Ili klopodas kuraci malsanojn kaj vundojn per ilia manstreĉo-metodo Zyôrei. Ili asertas, ke per Zyôrei iu ajn malsano estas kuracebla, sed efektive estas raportoj, ke iu mortis pro tro malfrua ricevo de la necesa moderna medicino. Ankaŭ tiukaze ili ne dubas efikon de Zyôrei, asertante, ke kaŭzo de ties morto sen efiko de Zyôrei estis "ĉar tro multis cxe li la nubeco de spirito".
La kredantoj rifuzas ricevi kuracadon en hospitalo ne nur por si, sed ankaŭ por siaj familianoj. Kiam patrino estas kredanto, kaj kiam ŝia infano malsaniĝas, ili ne vizitas hospitalon, kaj tiamaniere eĉ malgrava malsano fariĝas tiel grava, ke necesas longa tempo por vera kuraciĝo, kio grandigas vivriskon.
Laŭ la instruo de Sinzi Syûmei-kai, la mondo de spiritoj apartiĝas en 181 nivelojn: En la plej supra nivelo estas "Meisyu-sama", kaj la aliaj 180 niveloj sub ĝi apartiĝas en 60 nivelojn da paradizo, 60 nivelojn da meza esto-mondo (nuna homa mondo) kaj 60 nivelojn da infero, kaj plie ĉiu nivelo apartiĝas po 20 nivelojn. Ekzemple la paradizo havas la 1-an paradizon, 2-an paradizon, 3-an... k.t.p. La kredantoj povas iri pli altan nivelon per monofero al Syûmei-kai.
Ili insistas forte, ke nun al la mondo estas venanta la "senprecedenca katastrofo" tuj apuden, kaj por protekti sin de tiu katastrofo, por savi sin, ne estas alia metodo krom aliĝi al Syûmei-kai. Ili diras do, ke antaŭ tio "savi (t.e. aligi)" laŭeble multajn homojn estas alta virto.
Laŭ ilia opinio, la Granda Hanŝin-Aŭaĝi-Tertremo aperis kiel unu el la formo de la "Lasta Juĝo", kaj post ĝi la oficistoj de Sinzi Syûmei-kai, vestinte sin simile al viktimoj, iris tien por "spekti" staton de la damaĝo, konstatonte, kia etas la "Lasta Juĝo".
La religio "Kulto al Meisyu-sama", kiun ili kredas, estas taksata de ili kiel "transcenda religio super religio", kaj ili akcentas, ke ĝi estas la plej elstara bonega religio el ĉiuj religioj ĝis nun ekzistantaj kaj ekzistintaj en la tuta mondo.
Cetere, estas evidentigite, ke la supre dirita diamanto en miraklo estas ludilo (ĉ. 10 enoj) de plifortigia plasto, la oroj estas samaj kiel ekstraĵoj de bonŝancaj talismanoj ordinare vendataj (kontraŭ ĉ. 50 enoj) en ŝintoismaj temploj, la mirakla akvo estas ordinara akvo el akvodukto.

3. Misio kaj monofero

ohikari05e.jpg
Por fariĝi adepto, oni ricevas tri-tagan kurson t.n. "Instru-studo", kaj por havigi al si Ohikari-on pagas 30 000 enojn. Jen li estas membro.
Sinzi Syûmei-kai normumigas al la membroj sumon de monofero kaj varbadon de novaj membroj. Al membro, kiu ne havas monon por oferi, la suprulo instigas por monofero pruntepreni monon de firmao financanta al salajruloj, aŭ propagandi surstrate aŭ vizitante ĉiun domon. Al membro, kiu ne atingis celatan sumon, la suprulo insultas antaŭ multaj membroj, kaj ĵurigas por ke li atingu la celatan sumon venontfoje.
En monato, t.n. "Somera Misio", por plifortigi misian aktivecon, la sekto devigas al la membroj forlasi proprajn laborejojn kaj studojn por la praktiko, t.n. "Sin-ofero", pro kio aperis membroj, unuj post aliaj, kiuj devis eksiĝi de laborejoj kaj universitatoj.
Kiel monofero, kiun la membroj ĉiutage donas al la sekto, estas "Danka Monofero", kiu estas normaliĝinta: ili pagas 100 enojn ĉiumanĝe (tage 300 enojn por tri manĝoj, monate 10 000 enojn) por danki tion, ke ili povis sekure vivi kaj manĝi en la tago. Krome ankaŭ normaliĝinte estas oferi sanktan branĉeton da mono, kiam ili kultvizitas la filiojn kaj la ĉefsidejon.
Grandaj sumoj por monofero havas specifajn nomojn: "Persiksemo" (100 mil enoj), "Persiko" (miliono da enoj), "Persikarbo" (10 milionoj da enoj). Kiam okazis io bona al la kredanto, la sektano instigas monoferon dirante "Danku, ĉar tio estas favoro de Meisyu-sama", kaj kiam okazis io malbona al la kredanto, "Danku, ĉar la afero estis preventita en tiu grado pro favoro de Meisyu-sama".
Ankaŭ estas raportite: Kiam malsaniĝis familiano de iu kredanto, la sektano postulis monoferon minacinte "Tion kaŭzis plago (malbonfaro) de la familia praulo. Se vi ne monoferos tuj, mortos via familiano".

4. Ŝanĝiĝo de sistemo
Kiel supre dirite, ĉar la sekto aŭdace aktivis kun severa normumigo al la membroj, ĉiuloke multiĝis plendoj kontraŭ ĝi, kaj ankaŭ eksmembroj akuzis "Redonu monon oferigitan pro trompo". En tiu sama periodo la kriminalaj kazoj de Aum Sinrikyô [o:m ŝínrikjo:] fariĝis grava socia problemo, pro kio popola observado akriĝis pli kontraŭ novaj religioj kaj kultoj. Do por kovri sian organizaĵon de tia socia observado, en 1996 Syûmei-kai ŝanĝis sian sistemon en "plimildan politikon" sub la nomo "Nova Sistemo".
Per tio reduktiĝis okulfrapaj agoj de propagando, sed en la organizaĵo sintenado postuli monoferojn de la kredantoj restas plu senŝanĝe.
Ankaŭ ne ŝanĝiĝis konduto varbi novajn membrojn per miraklo. Antaŭ nelonge, en la sekto oni interne distrupemtis la rakonton pri "dank-al-Zyôrei". Laŭ ĝi, iu membro de Sinzi Syûmei-kai praktikis la manstreĉon Zyôrei al la knabo Muhanmad, kiu vizitis el Irako por ricevi operacion de la okuloj, kaj pro Zyôrei lia stato pliboniĝis, kaj li povis ricevi operacon du tagojn pli frue ol la planita tago. Oni demandis al la vera volontula grupo, kiu invitis la knabon el Irako, kaj evidentiĝis, ke ne estis tia fakto, kaj ke la rakonto estis mensogo de Syûmei-kai.

5. Kritikoj kontraŭ la sekto.
Estas mutlnombraj raportoj: dommastrino tutforlasis hejmajn taskojn kaj partoprenis aktivadojn de Syûmei-kai: Eksiĝis geedzoj, ĉar unu pagis al la sekto multege da mono kaŝe de la familio, k.t.p.
Trudaj monoferoj ankaŭ multas. Laŭ la raportoj, miliono da enoj estas "ordinara", kaj ekzistas kredantoj, kiuj monoferis eĉ 20 milionoj da enoj.
Pro la truda monoferigo kaj normumigo aperis multaj viktimoj. Por akuzi la sekton pro iliaj damaĝoj, en interreto fonditaj estas pluraj akuzaj retejoj: "Reto de la viktimoj de Sinzi Syumei-kai": "Protektu familianojn kontraŭ novaj religiaj sektoj" k.t.p.
Nun estas iratanta ankaŭ la juĝado pri akuzo de la eksmembro, kiu estis trude monoferigita per kontraŭleĝa metodo.
Pri tiaj kritikoj Sinzi Syûmei-kai neniam ricevas enketon de ĵurnalismo, kaj pretendas en la juĝejo, ke la organizaĵo ne trudis monoferon kontraŭ leĝoj.
Sinzi Syûmei-kai establis bazojn en eksterlandoj kaj agas por varbi novajn membrojn, sed ĝi estas nomumita kiel "sekto" (en la senco: noca sekto) de la franca kongreso. Krom Sinzi Syûmei-kai, la franca kongreso numumis kelkajn sektojn el japanaj religioj: Unuigo-Asocio (konata kiel moonismo/munismo. fr: Association pour l'unification du christianisme mondial), Atestantoj de Jehovo (fr: Témoins de Jéhovah), Kôfuku no kagaku (Scienco pri Feliĉo. fr: Institut pour la recherche du bonheur de l'homme), Sôka Gakkai (fr: Soka Gakkai internationale France), Reiyûkai, Sûkyô-Mahikari k.a.
Ĉi tiu paĝo rakontas nur skize pri Sinzi Syûmei-kai. Por plidetala informo vidu la ttt-ejon http://www.geocities.co.jp/Technopolis/9575/ (en la japana lingvo).

戻る/ REIRU